Tag Archives: mapoj

Liligo kaj ViaMichelin eklaboras kune

Liligo, unu el la unuaj eŭropaj serĉiloj specialigitaj pri turismo, kiu havas pli ol 250 provizantojn, milionon da vizitoj monate kaj versiojn en preskaŭ la tuta Eŭropo, ĵus integriĝis en la vojaĝ-sekcion de ViaMichelin, retpaĝo specialigita je provizo de vojaĝ-planoj, mapoj, survoja helpo, gvidiloj pri hoteloj, ktp.

Nun, Dank’ al ilia nova alianco, ĝi ofertos al la retumantoj ankaŭ flugbiletojn de tradiciaj flugkompanioj kaj de malmultekostaj flugkompanioj, kaj trajnbiletojn de AVE kaj TGV en kvin lingvoj (Angla, Franca, Germana, Itala kaj Hispana) en ampleksa serĉ-servo.